Merkrede en la malferma ceremonio de la tria Forumo de Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro, ĉina prezidanto Xi Jinping diris, ke kiam la landoj brakumas kunlaboron kaj kune klopodas, ravino povas sin turni al larĝa vojo, terĉirkaŭitaj landoj povas esti ligitaj, malprogresaj lokoj povas fariĝi prosperaj lokoj.
Xi diris, "La landoj, kiuj okupas antaŭajn lokojn en ekonomia disvolvo, devas helpi aliajn partnerojn, kiuj ankoraŭ ne kuratingas. Ni ĉiuj povas trakti unu la alian kiel amikojn kaj partnerojn, respekti kaj subteni unu la alian, kaj helpi unu la alian por sukceso."
Xi aldonis, ke la ĉina proverbo diras: “kiam vi donas rosojn al aliaj, ilia odoro restas sur via mano.” Alivorte, helpi aliajn estas helpi al si mem.