Dum renkontiĝo kun argentina prezidento Alberto Fernandez ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede diris, ke Ĉinio profundigos praktikan kunlaboron sur diversaj kampoj kun Argentino.
La argentina prezidento partoprenas en la tria Forumo de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro en Pekino.
Xi diris, ke Ĉinio laboros kun Argentino por fortigi ligon de disvolvaj strategioj de la du landoj, profundigi praktikan kunlaboron sur diversaj kampoj kaj antaŭenigi stabilan kaj longtempan disvolvon de la dulandaj rilatoj.