La 18an de oktobro la tria Forumo de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro okazis en Pekino. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, ĉeestis la malferman ceremonion kaj faris ĉefteman paroladon.
En la parolado Xi proklamis, ke Ĉinio subtenas ok agojn pri altkvalita kunkonstruado de la Zono kaj Vojo:
1, formi tridimensian reton de la Zono kaj Vojo, interkomunikeblan kaj interkonekteblan;
2, subteni la konstruadon de malferma monda ekonomio;
3, disvolvi praktikan kunlaboron;
4, alceli verdan disvolvadon;
5, antaŭenigi teknologian kreadon;
6, esti por interpopola komunikado;
7, konstrui la vojon de honesteco;
8, perfektigi la internacian kunlaboran mekanismon de la Zono kaj Vojo.