“Unua kafa urbeto de Ĉinio” Fushan en Yongning
Mirinda Publikigita: 2023-10-18 16:13:59

La gubernio Chengmai estas unu el tri antikvaj gubernioj administrataj de Hainan, suda provinco de Ĉinio kaj havas historion de pli ol 2 000 jaroj. Ĝi estis ĉefa pasejo de antikva mara transportado kaj ankaŭ grava nodo sur la mara silka vojo.

La loĝantoj de Hainan ege amas kafon. Laŭ statistiko, la pokapa kafejo en la insulo Hainan superis tiun de Ŝanhajo. La honore nomata “unua kafa urbeto de Ĉinio” Fushan ĝuste troviĝas en la gubernio Chengmai. La urbeto komencis planti kafon ekde 1933 kaj estas unu el la lokoj plej frue plantis kafon en Hainan. 

La Fushan-kafo estas aroma kaj enhavas 1,12% de kafeino, kio konformas al normo de sana kafo. Aprile ĉijare la gubernio Chengmai kunlaboris kun vjetnama unuaklasa kafa marko por altigi la konsumadon de kafo en Hainan.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree