Kunkonstruado de la Zono kaj Vojo iras al la sekva "ora jardeko"
Ema Publikigita: 2023-10-18 15:27:10

Okaze de la 10a datreveno de la iniciato Zono kaj Vojo proponita de Ĉinio, la tria Forumo de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro malfermiĝis en Pekino. Ĉi tiu forumo resumis la fruktodonajn atingojn akiritajn en la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo en la pasintaj dek jaroj, kaj samtempe faris novan ĝeneralan planon por la altkvalita komuna konstruado de la Zono kaj Vojo en la venontaj dek jaroj.

Dekoj da ŝtatestroj, registaraj gvidantoj kaj estroj de internaciaj organizoj, kiuj venis al Pekino por ĉeesti la forumon, alte taksis la fruktojn atingitajn per kuna konstruado de la Iniciato Zono kaj Vojo. Serba prezidento Aleksandar Vucic diris, ke Serbio daŭre aktive partoprenos en la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo, kaj profundigos amikan kunlaboron en diversaj kampoj. Hungara ĉefministro Viktor Orban diris, ke la iniciato Zono kaj Vojo helpas antaŭenigi mondan ekonomian disvolvadon kaj alportas pli da avantaĝoj al homoj de ĉiuj landoj. Hungario firme subtenas ĝin kaj daŭre aktive partoprenos en ĝi. Indonezia prezidento Joko Widodo diris, ke Indonezio volas kune kun Ĉinio altkvalite fari konstruadon de la Zono kaj Vojo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree