Ĉina prezidanto Xi Jinping diris en la malferma ceremonio de la tria Forumo de Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro, ke en la pasintaj dek jaroj, internacia kunlaboro de la Zono kaj Vojo rapide disvolviĝis kaj akiris rimarkindajn atingojn.
La kunlaboro jam estis etendita de eŭrazia kontinento al Afriko kaj Latinameriko, kaj pli ol 150 landoj kaj 30 internaciaj organizoj subskribis kunlaborajn dokumentojn.