Xi donis prelegon al malferma ceremonio de tria Forumo de Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro
Ĝoja Publikigita: 2023-10-18 12:28:13

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede partoprenis la malferman ceremonion de la tria Forumo de Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro kaj donis ĉefteman prelegon.

Xi Jinping diris, ke la kuranta jaro estas la 10-a datreveno de la iniciato Zono kaj Vojo, kiun li proponis, menciante, ke la Zono kaj Vojo celas konektadon de politiko, infrastrukturo, komerco, financo kaj interpopolaj interŝanĝoj, meti novajn movfortojn al monda ekonomio, krei novajn oportunojn por monda disvolvado kaj konstrui novan platformon por internacia ekonomia kunlaboro. La iniciato malfermis novan vojon por interŝanĝoj de diversaj landoj kaj establis kadron por internacia kunlaboro.

Xi diris, ke en la pasintaj dek jaroj, internacia kunlaboro de la Zono kaj Vojo rapide disvolviĝis kaj akiris rimarkindajn atingojn. La kunlaboro jam estis etendita de eŭrazia kontinento al Afriko kaj Latinameriko, kaj pli ol 150 landoj kaj 30 internaciaj organizoj subskribis kunlaborajn dokumentojn. Kaj en la lastaj dek jaroj kunlaboro de la Zono kaj Vojo progresis de "skizo" al "detaligo" kaj grandioza plano jam fariĝis efektivaj projektoj.

Xi diris ankaŭ, ke Ĉinio laboros kun ĉiuj koncernaj partioj por antaŭenigi kunlaboron de la Zono kaj Vojo en novan etapon de altkvalita disvolvado, kaj faros senĉesajn klopodojn por atingi modernigon de ĉiuj landoj.

Xi Jinping diris, ke kiam la landoj brakumas kunlaboron kaj kune klopodas, ravino povas sin turni al larĝa vojo, terĉirkaŭitaj landoj povas esti ligitaj, malprogresaj lokoj povas fariĝi prosperaj lokoj.

Xi diris, "La landoj, kiuj okupas antaŭajn lokojn en ekonomia disvolvo, devas helpi aliajn partnerojn, kiuj ankoraŭ ne kuratingas. Ni ĉiuj povas trakti unu la alian kiel amikojn kaj partnerojn, respekti kaj subteni unu la alian, kaj helpi unu la alian por sukceso."

Xi aldonis, ke la ĉina proverbo diras: "Kiam vi donas rosojn al aliaj, la bona odoro restas sur viaj manoj." Alivorte, helpi aliajn estas ĝuste helpi al vin mem. 

Xi proponis akceli honestan kunlaboron de la Zono kaj Vojo. Xi anoncis, ke kune kun siaj kunlaborantoj, Ĉinio publikigos la Atingojn kaj Perspektivojn de Honesta Konstruado de la Zono kaj Vojo kaj Altnivelaj Principoj de Honesta Konstruado de la Zono kaj Vojo, establos Taksan Sistemon pri Honesteco kaj Regulecon de Kompanioj Rilataj al Kunlaboro de la Zono kaj Vojo.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris samtempe, ke Ĉinio efektivigos praktikan kunlaboron por la iniciato Zono kaj Vojo, antaŭenigante ambaŭ subskribitajn projektojn kaj "malgrandajn sed inteligentajn" porvivajn programojn. Xi promesis pli da financa subteno al projektoj de la Zono kaj Vojo surbaze de merkata kaj komerca operacio. Kaj la Ĉina Disvolva Banko kaj la Eksporta-Importa Banko de Ĉinio respektive starigos financan fenestron de 350 miliardoj da juanoj (48,75 miliardoj da usonaj dolaroj), kaj pliaj 80 miliardoj da juanoj estos injektitaj en la Fonduson de la Silka Vojo.

Xi diris, ke Ĉinio efektivigos 1 000 malgrandajn vivhelpajn projektojn, kaj plifortigos la kunlaboron pri profesia edukado per Luban-studioj kaj aliaj iniciatoj. Xi aldonis, ke pli da klopodoj estos faritaj por certigi la sekurecon de projektoj de la Zono kaj Vojo kaj dungitaro.

Li diris, ke la ĈEO-Konferenco (ĈEO: Ĉefa Administra Oficisto) de la Zono kaj Vojo okazigita dum la forumo vidis la konkludon de interkonsentoj kun la valoro de 97,2 miliardoj da usonaj dolaroj.

Li diris, ke Ĉinio subtenos malferman mondan ekonomion, kaj en la periodo de 2024 ĝis 2028 la ĉinaj totalaj komercaj sumoj de varoj kaj servoj respektive superos 32 duilionojn kaj 5 duilionojn da usonaj dolaroj.

En sia ĉeftema prelego al la malferma ceremonio de la tria Forumo de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro en Pekino, Xi diris, ke Ĉinio fondos demonstrajn zonojn por kunlaboro de elektronika komerco de Silka Vojo kaj subskribos kun pli da landoj interkonsentojn pri libera komerco kaj traktatojn pri investa protektado.

Xi menciis, ke la lando donos klopodojn por antaŭenigi altnorman malfermon de transbordaj serva komerco kaj investo, grandigi merkatan eniron por diĝitaj kaj aliaj produktoj kaj profundigi reformon sur la kampoj de entreprenoj posedataj de la ŝtato, cifereciga ekonomio, inteligenta proprieto kaj registara aĉetado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree