Xi publikigis rimedojn por subteni malferman mondan ekonomion
Ĝoja Publikigita: 2023-10-18 12:30:02

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede diris, ke Ĉinio subtenos malferman mondan ekonomion, kaj en la periodo de 2024 ĝis 2028 la ĉinaj totalaj komercaj sumoj de varoj kaj servoj respektive superos 32 duilionojn kaj 5 duilionojn da usonaj dolaroj.

En sia ĉeftema prelego al la malferma ceremonio de la tria Forumo de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro en Pekino, Xi diris, ke Ĉinio fondos demonstrajn zonojn por kunlaboro de elektronika komerco de Silka Vojo kaj subskribos kun pli da landoj interkonsentojn pri libera komerco kaj traktatojn pri investa protektado.

Xi menciis, ke la lando donos klopodojn por antaŭenigi altnorman malfermon de transbordaj serva komerco kaj investo, grandigi merkatan merkateniron por diĝitaj kaj aliaj produktoj kaj profundigi reformon sur la kampoj de entreprenoj posedataj de la ŝtato, cifereciga ekonomio, inteligenta proprieto kaj registara aĉetado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree