Vojo al Prospero: Sesa Epizodo “Harmonia Kunekzistado”
Ĝoja Publikigita: 2023-10-18 16:28:03

Riveroj, kiel angioj de Tero, nutras teron kaj naskas civilizacion.

La antikva Silka Vojo trapasis la basenojn de Nilo, Tigriso, Eŭfrato, Induso, Gango, la Flava Rivero kaj Jangzio kaj la lulilojn de la civilizacioj egipta, babilona, hinda kaj ĉina. Malsamaj civilizacioj, religioj kaj rasoj serĉas la komunajn punktojn flankenlasante la diferencojn, estas malfermaj kaj inkluzivemaj, kaj ŝultro ĉe ŝultro skribas grandiozan epopeon pri reciproka respektado.

Ĉina prezidanto Xi Jinping donis ĉefteman paroladon en la unua Forumo de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro en la 14-a de majo 2017. Li diris, "La antikva Silka Vojo longas je dekmiloj da lioj (tradicia ĉina mezurunuo de longo, egalanta 0,5 kilometron) kaj daŭras milojn da jaroj, akumulas la spiriton kun la kerno de paca kunlaboro, malfermo, inkluziveco, reciproka lernado, reciproka utilo kaj komuna gajno. La spirito estas trezora heredaĵo de la homara civilizacio."

Tridek tri arkeologiaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj 17 landoj partoprenantaj en la Zono kaj Vojo atestis inkluzivecon, kunekzistadon, interŝanĝon kaj reciprokan lernadon de civilizacioj.

Nokte de la 10-a de marto 2023 en Ĉinio, ĉe la ekirpunkto de la Silka Vojo, repaciĝis la mezorientaj landoj Saudi-Arabio kaj Irano, kies diplomatiaj rilatoj jam rompiĝis sep jarojn.

En la lastaj dek jaroj Ĉinio aktive faris antaŭenigon per dialogo kaj intertraktado por pacmaniere solvi diverĝojn kaj konfliktojn inter landoj. Por kune konstrui la Zonon kaj Vojon, oni ne povas disiĝi de komprenado, respektado kaj aprezado interlandaj kaj interpopolaj.

En la lastaj dek jaroj, Ĉinio subskribis dokumentojn kun 144 landoj laŭ la Zono kaj Vojo pri kunlaboro sur la kampoj kulturaj kaj turismaj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree