Xi anoncas rimedojn por antaŭenigi praktikan kunlaboron por Zono kaj Vojo
Ema Publikigita: 2023-10-18 13:12:30

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris merkrede, ke Ĉinio efektivigos praktikan kunlaboron por la iniciato Zono kaj Vojo, antaŭenigante ambaŭ simbolajn projektojn kaj "malgrandajn sed elegantajn" privivajn programojn.

Xi diris en sia parolado en la malferma ceremonio de la tria Forumo de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro, ke pli da financa subteno estos liverita al projektoj de la Zono kaj Vojo surbaze de merkata kaj komerca operacio.

Xi diris, ke la Ĉina Disvolva Banko kaj la Eksporta-Importa Banko de Ĉinio respektive starigos financan fenestron de 350 miliardoj da juanoj (48,75 miliardoj da usonaj dolaroj), kaj pliaj 80 miliardoj da juanoj estos injektitaj en la Fondaĵon de la Silka Vojo.

Xi diris, ke Ĉinio efektivigos 1 000 malgrandajn vivhelpajn projektojn, kaj plifortigos la kunlaboron pri profesia edukado per Luban-atelieroj kaj aliaj iniciatoj. Xi aldonis, ke pli da klopodoj estos faritaj por certigi la sekurecon de projektoj de la Zono kaj Vojo kaj dungitaro.

Li diris, ke la ĈEO-Konferenco (ĈEO: Ĉefa Administra Oficisto) de la Zono kaj Vojo okazigita dum la forumo vidis la konkludon de interkonsentoj kun la valoro de 97,2 miliardoj da usonaj dolaroj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree