Ĉina prezidanto Xi Jinping diris merkrede, ke Ĉinio subtenas Niĝerion ludi pli grandan rolon en internaciaj kaj regionaj aferoj, pretas fortigi strategian kunlaboron kun Niĝerio por akceli demokratiigon de internaciaj rilatoj kaj protekti komunajn interesojn de evoluantaj landoj.
Tion esprimis Xi en sia renkontiĝo kun Kashim Shettima, vicprezidento de Niĝerio, kiu partoprenas en la tria Forumo de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro.