Xi Jinping adresis gratulmesaĝon al la 5a Ĉina-Rusa Energikomerca Forumo
CMG Publikigita: 2023-10-19 17:56:32

La 19an de oktobro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping adresis gratulmesaĝon al la 5a Ĉina-Rusa Energikomerca Forumo.

Xi diris, ke post multjara komuna klopodo de Ĉinio kaj Rusio la dulanda kunlaboro de energio jam formis kunlaboran situacion ĉiuflankan, multnivelan kaj profundan, kaj tio estas ekzemplo de la ĉina-rusa praktika kunlaboro surbaze de egaleco kaj kungajno.

Fronte al la estonteco Ĉinio volontas, kune kun Rusio, altnivele konstrui partnerecon de energio, konstante plifortigi la neflekseblecon de produktoĉeno kaj provizoĉeno en la industrio de energio kaj fari pli grandan kontribuon por teni la tutmondan merkaton de energio longatempe sana, stabila kaj daŭrigebla kaj esti partnereco de pura energio tra la mondo.

En la sama tago ankaŭ la rusa prezidento Putin sendis gratulan mesaĝon al la 5a Ĉina-Rusa Energikomerca Forumo.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree