Xi Jinping renkontiĝis kun prezidento de la Respubliko Kongo
CMG Publikigita: 2023-10-19 21:20:06

La 19an de oktobro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun la prezidento de la Respubliko Kongo Denis Sassou Nguesso, kiu estas en Pekino por la tria Forumo de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro.

Xi diris, ke la Respubliko Kongo estas aktiva partoprenanto kaj grava partnero de la kunkonstruado de la Zono kaj Vojo, kaj ke la amika kunlaboro inter la du landoj rikoltis abundajn fruktojn.

Xi notis, ke Ĉinio subtenas la Respublikon Kongo konservi sian nacian sendependecon, oponi kontraŭ fremda interveno, kaj ludi pli grandan rolon en internaciaj kaj regionaj aferoj.

Sassou Nguesso diris, ke la iniciato Zono kaj Vojo estas granda projekto, kiu liveras al la mondo novan modelon de inkluziva disvolvado.

Li diris ankaŭ, ke Ĉinio estas ĉefa kontribuanto por kresko de la monda ekonomio. La Respubliko Kongo esperas plifortigi praktikan kunlaboron kun Ĉinio en kampoj kiel infrastrukturo kaj verda energio kaj konservas proksiman komunikadon kaj kunordigadon kadre de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree