Mengla, hejmo de puer-teo
Mirinda Publikigita: 2023-10-19 15:42:58

Mengla estas la plej suda gubernio en Xishuangbanna de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio kaj najbaras de Laoso kaj Birmo. La landlima linio en la gubernio longas je 740,8 km. De antikveco, ĝi estis grava pasejo por suda silka vojo kaj ĉefa komerca vojo al Birmo, Hindio kaj aliaj landoj.

En la tajlanda lingvo, Mengla signifas “lokon abundan je teo” kaj estas unu el originaj lokoj de puer-teo. En la dinastio Han estis registrita la historio de trinkado kaj plantado de teo.

Ĉi tie ankaŭ estas hejmo de aziaj elefantoj, kies kvanto okupas preskaŭ kvaronon de la totala sumo de sovaĝaj aziaj elefantoj de la lando. Mengla havas la ununuran tropikan pluvarbaregon ĉe 21° de norda latitudo kaj la arbara kovrado estas 88%. Ĝi estas regno de animaloj kaj plantoj kaj rezervejo de biogeneroj.

La haveno Mohan estas unika ŝtatnivela tera haveno de Ĉinio al Laoso kaj la plej facila tera vojo al aliaj sudorientaziaj landoj.

En la 3a de decembro 2021, ekfunkciis la Ĉina-Laosa Fervojo kaj la stacio Mohan estas la plej granda trajnostacio en la fervojo. Nun la Ĉina-Laosa Fervojo jam estas “fera silka vojo” de la nova epoko. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree