Ĉina prezidento Xi Jinping ĵaŭde diris, ke Ĉinio pretas antaŭenigi ligon de la iniciato Zono kaj Vojo kun la kamboĝa Pentagona Strategio por ke ĉina disvolvo donu pli da dividendoj al la kamboĝa popolo.
Xi diris en sia renkonto kun kamboĝa ĉefministro Hun Mane en Pekino, ke la kuranta jaro estas la 65-a datreveno de la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kamboĝo, ankaŭ la Ĉina-Kamboĝa Amikeca Jaro.