En la venonta jardeko “ĉinaj agoj” tiel helpas al monda modernigo
CMG Publikigita: 2023-10-19 19:18:16

Modernigo estas la komuna serĉo de homoj kaj ankaŭ tikla problemo. Nuntempe nur pli ol 20 landoj en la mondo ĝuas modernecon. Kiel evoluantaj landoj, kiuj estas la plejparto, atingas modernigon? En la malferma ceremonio de la tria Forumo de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro, okazinta en la 18an de oktobro, en sia ĉeftema parolado la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio volas kune kun ĉiuj partioj profundigi kunlaboran partnerecon de la Zono kaj Vojo, puŝi la kunkonstruado de la Zono kaj Vojo al nova stadio de altkvalita disvolvado kaj fari senlacan laboradon por ke ĉiuj landoj estu modernigitaj. Intertempe la prezidanto Xi proklamis, ke Ĉinio subtenas ok agojn por la kunkonstruado de la Zono kaj Vojo. La ekstero povas vidi en tio la belan perspektivon kaj la vojon al tiu celo en la venonta jardeko.

La prezidanto Xi esprimis la decidon firme antaŭenigi la altkvalitan kunkonstruadon de la Zono kaj Vojo. La celoj de la ok agoj, proponitaj de Ĉinio, estas klaraj, kaj ili konformas al bezono de la novepoka disvolvado. La ok agoj donas direkton por la altkvalita kunkonstruado de la Zono kaj Vojo kaj enmetas novan energion en la mondan modernigon.

Aktuale, la mondo spertas profundan ŝanĝiĝon, diversaj landoj disvolviĝas neekvilibre, kaj la diferenco inter riĉeco kaj malriĉeco kaj inter la Sudo kaj la Nordo konstante pligrandiĝas. En tia kunteksto la prezidanto Xi proponis la evoluigan celon de "monda modernigo", kaj tio elvokis vastan atenton. "Monda modernigo devas esti tia, kian karakterizas paca disvolvado, interprofitigo en kunlaboro kaj komuna prosperigo." Tio ja estas klara bildo de modernigo por ĉiuj landoj.

En la pasinta longa tempo nemalmultaj evoluantaj landoj dronis en tia penso: "modernigo egalas al okcidentigo" kaj sekve ofte malsukcesis. Kaj nun ili urĝe esperas novan vojon. Dum la pasintaj 10 jaroj de la kunkonstruado de la Zono kaj Vojo Ĉinio kaj koncernaj landoj atingis la kungajnon. La kunkonstruado de la Zono kaj Vojo liveris efikan vojon, por ke ĉiuj landoj atingu la komunan modernigon.

La ok agoj inkluzivas multdimensian reton interkomunikeblan kaj interkonekteblan, subtenon al la konstruado de malferma monda ekonomio, disvolvadon de praktika kunlaboro, progresigon de teknologia kreado, kaj tiel plu.

Nur en kunlaboro kaj kungajno oni povas ion sukcesigi. En la venontaj oraj 10 jaroj la altkvalita kunkonstruado de la Zono kaj Vojo alportos novajn eblecojn al diversaj landoj, kiuj deziras esti modernigitaj, kaj antaŭenigos la formadon de la homa sortkomunumo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree