Xi Jinping intervidiĝis kun mozambika ĉefministro
CMG Publikigita: 2023-10-19 22:09:55

Vespere de la 19a de oktobro, en la Popola Granda Halo, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la mozambika ĉefministro Adriano Afonso Maleiane, kiu estas en Pekino por la tria Forumo de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro.

Xi rimarkigis, ke Ĉinio kaj Mozambiko estas veraj amikoj kaj veraj fratoj. Xi diris, ke li ĝojas vidi ke la du landoj en la kunkonstruado de la Zono kaj Vojo rikoltis abundajn fruktojn. Ĉinio volas, kune kun Mozambiko kaj aliaj afrikaj landoj, fari la altkvalitan kunkonstruadon de la Zono kaj Vojo, akceli la "iniciaton de afrika industrigo", "planon pri modernigo de afrika terkulturo sub helpado de Ĉinio", kaj "ĉina-afrikan kunlaboran planon pri trejnado de talentuloj".

Maleiane diris, ke li estas kontenta ĉeesti la trian Forumon de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro. Tiu ĉi vojaĝo pli bone komprenigis lin pri Ĉinio kaj la iniciato Zono kaj Vojo, kaj li eĉ pli bone rekonas la strategian sagacon de la prezidanto Xi. La iniciato Zono kaj Vojo kaj aliaj tutmondaj iniciatoj de Ĉinio estas utilaj por forigi malriĉecon, disvolvi ekonomion kaj plibonigi la vivon de la popolo. Mozambiko firme sekvas la principon de unu Ĉinio kaj volas profundigi praktikan kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj kaj formi kun ĝi la homan sortkomunumon.

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree