Prezidanto Xi: Ĉinio volas plifortigi politikan interfidon kun Srilanko
CMG Publikigita: 2023-10-20 16:47:52

Vendrede, la 20an de oktobro, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping esprimis la deziron plifortigi politikan interfidon kun Srilanko, kiam li renkontiĝis kun la srilanka prezidento Ranil Wickremesinghe en Pekino.

Wickremesinghe faras kvartagan viziton al Ĉinio, kie li partoprenis en la tria Forumo de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro en Pekino en tiu ĉi semajno.

Xi emfazis la gravecon de disvolvo de la duflankaj rilatoj kaj esprimis sian deziron kunlabori kun la srilanka prezidanto por plifortigi dulandan politikan interfidon kaj kune puŝi la iniciaton Zono kaj Vojo al altkvalita disvolvado.

La ĉina prezidanto ankaŭ esprimis sian esperon plue progresigi la dulandan strategian partnerecon, celante alporti pli grandan bonon al la dulandaj popoloj.

Wickremesinghe montris, ke de komenco Srilanko donas grandan gravecon al kaj aktive partoprenas en la konstruado de la Zono kaj Vojo.

Li notis, ke Ĉinio havas optimismon pri la potencialo kaj perspektivoj de la Zono kaj Vojo. La kunkonstruado de la Zono kaj Vojo, precipe de la Surmara Silka Vojo, multe akcelis la ekonomian kaj socian disvolvadon de Srilanko kaj pliigi unikan influpovon de Ĉinio en la regiono.

Wickremesinghe esprimis la esperon intense kunlabori kun Ĉinio en estonteco kaj igi, ke Ĉinio estu escepta partnero en srilanka modernigo.

La srilanka prezidento substrekis, ke Srilanko firme sekvas la politikon de unu Ĉinio. Li aldonis, ke la Hindia Oceano devas esti malfermita.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree