Prezidanto Xi renkontiĝis kun vjetnama prezidento
CMG Publikigita: 2023-10-20 15:46:12

Vendrede, la 20an de oktobro, en Pekino la ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun la vjetnama prezidento Vo Van Thuon.

Tio estas la unua vojaĝo de Thuong al Ĉinio post lia prezidenteco en marto. Nun li gvidas delegacion por kvartaga vizito.

Xi diris, ke fronte al turbula internacia situacio kaj malfacilega enlanda tasko de disvolvado, Ĉinio kaj Vjetnamio devas manenmane iri la vojon de socialismo, konstrui homan sortkomunumon kun strategia signifo, kaj certigi, ke la dulandaj rilatoj evoluu sur la rapida vojo de reciproka profito kaj komuna disvolvado.

Thuong diris, ke Vjetnamio ĉiam rigardas ĉinan disvolvon kiel oportunon kaj kredas, ke Ĉinio faros pli grandan kontribuon por akceli mondan pacon kaj disvolvadon.

Li emfazis, ke Vjetnamio firme sekvas la politikon de unu Ĉinio kaj volas intensigi altkvalitan strategian interkomunikadon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree