Urbo de markoj de Ĉinio: Jinjiang
Mirinda Publikigita: 2023-10-20 17:05:08

Kiel unu el startpunktoj de la surmara silka vojo, la gubernio Jinjiang iam prosperis pro mara komerco.

Dank’ al jardekoj de peniga klopodado post reformo kaj malfermo, Jinjiang fariĝis unu el la plej viglaj gubernioj de la lando.

En la mondo unu el kvin sportŝuoj estis produktita de Jinjiang kaj en la lando unu el tri ombreloj estis produktita de Jinjiang. Laŭ donitaĵoj, Jinjiang havas pli ol 90 000 privatajn entreprenojn kaj 51 borskvotitajn kompaniojn. Ĝi havas la industrian kolekton de ŝuoj kaj vestoj kun valoro de 30 miliardoj da juanoj, la tekstilan industrian kolekton valoran je pli ol 10 miliardoj kaj du industriajn kolektojn de konstruaj materialoj kaj manĝaĵojn valorajn je 50 miliardoj da juanoj. Do ĝi ĝuas ankaŭ la honoron de “urbo de markoj de Ĉinio”. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree