Xi Jinping alvokis, ke Ĉinio kaj Brazilo subtenu unu la alian en tumulta mondo
Ĝoja Publikigita: 2023-10-20 17:42:30

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede renkontis prezidanton de Brazila Ĉambro de Reprezentantoj Arthur Lira en la Granda Popola Halo en Pekino, kaj alvokis, ke la du landoj subtenu unu la alian en la tumulta mondo.

La ĉina prezidanto montris, ke la iniciato Zono kaj Vojo alte akordas al brazila reindustriiga strategio, nome Nova Kreska Akcela Programo, kaj povas fari plenan ligon por helpi la du landan respektivan modernigan procezon.

Lira montris, ke la brazila kunlaboro kun Ĉinio kontribuis al brazila ekonomia kaj socia disvolvado kaj pliigis nombron de laborpostenoj kaj produktan kapablon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree