Kiel “tridimensiiĝas” nova reto interkomunikebla kaj interkonektebla en la venonta jardeko?
CMG Publikigita: 2023-10-20 17:33:20

"Realigo de interkomunikado kaj interkonektado donos la eblecon, ke Eŭropo retrovu sian konkurencan povon" En la tria Forumo de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro, kiu ĵus metis sin al fino, la hungara ĉefministro Orbán Viktor alte taksis la konstruadon de la fervojo de Hungario al Serbio, kaj alvokis, ke Eŭropo kaj eĉ la tuta mondo serĉu novan ŝancon el interkomunikado kaj interkonektado.

La interkomunikado kaj interkonektado, kiujn menciis la ĉefministro Orbán, estas ĉefaĵo de la kunkonstruado de la Zono kaj Vojo kaj ankaŭ ĉefvortoj de la forumo. La 18an de oktobro, en sia parolado en la malferma ceremonio de la forumo la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping proklamis, ke Ĉinio subtenas la ok agojn de la altkvalita kunkonstruado de la Zono kaj Vojo, kaj inter tiuj la unua ero ja estas formi tridimensian reton de interkomunikado kaj interkonektado kadre de la Zono kaj Vojo. Tio montras, ke interkomunikado kaj interkonektado estas prioritata direkto de la kunkonstruado de la Zono kaj Vojo.

Se oni volas esti riĉa, do antaŭ ĉio oni preparu vojon. La ŝoseo 1 de la Respubliko Kongo, la serba pontego Peljesac ligiĝanta kun la sudo kaj nordo de la lando, la plej granda haveno Piraeus por pramŝipoj en Eŭropo… En la lastaj 10 jaroj multaj altrapidaj aŭtovojoj, grandaj pontoj, altefike funkciantaj havenoj… jam lasis "montojn ne plu altaj, vojojn ne plu longaj". Ĉiuj ĉi tiuj estas simbolaj fruktoj de la konstruado de interkomunikado kaj interkonektado.

Nuntempe la mondo ne estas paca, la monda ekonomio frontas premon, kiu pli kaj pli grandiĝas, kaj tutmonda disvolvado spertas multflankajn defiojn. La altkvalita kunkonstruado de la Zono kaj Vojo nun staras ĉe nova startpunkto. Kiel oni kreskigas la mondan ekonomion kaj akcelas la konstruadon de interkomunikado kaj interkonektado?

La prezidanto Xi metis unu ĉefvorton – "tridimensio". Koncerna fakulo, kiam li estis intervjutata de la kanalo Komento, diris, ke tio estas entute novaĵo. La vorto “tridimensio” ne limas sin al maro, tero kaj aero, sed ĝi ankaŭ inkluzivas retojn ciferecan, financan, satelite komunikan kaj tiel similajn.

Por formi novan situacion de tridimensia interkomunikado kaj interkonektado necesas plue plifortigi ŝtatan ekonomian konstruadon, igi diversajn landojn integriĝi en tutmondajn ĉenojn de provizo, produkto kaj valoro. Ĝuste kiel alta konsilanto de UN, Haroon Sharif, diris: "La iniciato Zono kaj Vojo ludos akcelan rolon en revigliĝo de la tutmonda ekonomio, kaj la historio memoros kiel la iniciato favoris la popolojn el ĉiuj landoj."

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree