Tiu ĉi spektaklo en UN donas al Usono alarmon
CMG Publikigita: 2023-10-21 16:53:47

La 18an de oktobro laŭ la loka tempo en kunveno de la Homrajta Konsilio de UN aperis tia spektaklo: kiam la usona reprezentanto Michele Taylor faris paroladon, multe da ĉeestantoj sin turnis al la podio, protestante kontraŭ Usono, kiu senrezerve subtenas Israelon ĉe la problemo pri Palestino kaj Israelo kaj ignoras la homajn rajtojn de la palestina popolo.

Ĝis nun jam mortis pli ol 5 200 homoj en tiu ĉi konflikto inter Palestino kaj Israelo, kvar hospitaloj en Gazao entute ĉesis servi, kaj la humana krizo draste malboniĝas. Vizaĝe al tiel plorinda situacio, Usono, kiel grava koncernato pri la palestina-israela problemo, ne nur kvietigis neniun el la konfliktantaj partioj, sed ankaŭ lastatempe dufoje malakceptis la projekton de rezolucio de la Sekureca Konsilio de UN pri humana bonfarado. Ĝi indiferente gapis, ke la konflikto akriĝas kaj ke pli da senkulpaj civiluloj mortas kaj vundiĝas.

Fakte, en la Sekureca Konsilio de UN Usono partias kun Israelo ne nur unu fojon. Laŭ raporto de la katara televidstacio AL Jazeera, en la pasintaj pli ol 50 jaroj Usono uzis veto-rajton pli ol 80 fojojn. Vespere de la 19a de oktobro la usona prezidento Biden faris paroladon, unuflanke asertante subteni la “duŝtatan solvon”, aliflanke postulante ke la Kongreso donu urĝan buĝetan krediton por pliigi la militan forton de Israelo. La agoj de Usono estas dubindaj. Ĝi ne havas deziron vere solvi la konflikton.

Retrorigarde, Usono ne estas objektiva kaj senpartia repaciganto ĉe la palestina-israela problemo, sed fuŝulo, kiu povas esti partia nur al unu el la konfliktantoj. Post finiĝo de la malvarma milito Usono organizis multfojajn intertraktadojn pri la problemo, sed la partieco de Usono al Israelo forte lezis la fidon de palestinanoj pri la paco inter Palestino kaj Israelo, kaj ĝisnune la malkonkordo ankoraŭ ne estas forigita.

En milito ne estas gajnanto. Perfortaĵo kontraŭ perfortaĵo ne alvenigas pacon. Nuntempe la internacia komunumo alvokas tuj ĉesigi la batalon inter Palestino kaj Israelo. Internacia humaneco devas esti respektata, kaj la civilulo devas esti protektata. Fronte al daŭra konflikto kaj homa katastrofo la Sekureca Konsilio de UN ne devas esti silenta. Usono devas porti sur sin respondecon kaj ĉesigi la konflikton. Usono devas esti senpartia. Se ne tiel, la tuta mondo turnos sin dorse al Usono.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree