“Silka vojo de cifereco” igas mondan modernigon kuri pli akcele
CMG Publikigita: 2023-10-22 17:57:33

En la dokumentfilmo Vojo al Prospero, kiu en tiuj tagoj estas varme elsendita, estas tia sceno: unu kuriero-motorciklisto, kiu nomiĝas Jon Adrew kaj vivas en la urbo Lagos de Niĝerio, ir-reiras en diverslarĝaj stratoj kaj portas artiklojn ĝis la doma pordo. Tiu laboro donas al li bonajn enspezojn.

Jon Andrew estas dungita de ĉina ekspresa kompanio. Ĝi fondiĝis antaŭ kelkaj jaroj, kaj ĝia personaro nun konsistas el pli ol mil homoj. La kompanio stariĝis kiel altefika loĝistika reto en la loko. Danke al ĉina loĝistika administra sistemo ciferecigita kaj intelekta, Niĝerio havas la unuan transportan bendon, la unuan skanilon, la unuan telefonion… Oni povas ekzameni frajtoleteron en sia poŝtelefono. La tempo por reta aĉetado mallongiĝis de kelkaj monatoj al kelkaj tagoj.

Tio estas viva kazo baziĝanta sur kunkonstruado de la Zono kaj Vojo kaj cifereca ekonomio. Nun la konstruado de la Zono kaj Vojo eniras en novan stadion de altkvalita disvolvado, kaj la cifereca ekonomio alvenigas al si novan ŝancon. En la malferma ceremonio de la tria Forumo de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping diris, ke Ĉinio kreos pioniran regionon de “elektronika komerco de silka vojo” kaj ĉiujare organizos “tutmondan ekspozicion de cifereca komerco”.

Nuntempe, la homaro travivas la ondon de la kvarafoja industria revolucio, karakterizitan per ciferecigo, retigo kaj intelektigo. Laŭstatistike, la totala sumo de cifereca ekonomio de Usono, Ĉinio, Germanio, Japanio kaj Sud-Koreio atingis 31 duilionojn da usonaj dolaroj, kaj la cifereca ekonomio okupas 58% de la malneta enlanda produkto de la mondo. Sed aliflanke, la plimulto da evoluantaj landoj ne plene ĝuas la ŝancojn kaj fruktojn alportatajn de la revolucio de cifereca teknologio. Tio malhelpas la paŝadon al modernigo.

Antaŭ 10 jaroj Ĉinio proponis la iniciaton Zono kaj Vojo. Unu el ĝiaj celoj estas akceli pli vastan kunlaboron en cifereca teknologio, konstruado de cifereca infrustrakturo, cifereca merkato kaj tiel plu. Pro la aktiva partopreno kaj antaŭenigo de Ĉinio, la konstruado de “cifereca silka vojo” jam elkreskis riĉajn fruktojn.

Cifereca ekonomio kaj cifereca teknologio reprezentas niatempe disvolvan direkton, kaj ili ankaŭ koncernas transsaltan disvolvadon de plimulto da evoluantaj landoj. En la nova jardeko de la kunkonstruado de la Zono kaj Vojo Ĉinio plue antaŭenpuŝos novigon kaj dividon de cifereca teknologio kaj igos tiujn landojn laŭ la Zono kaj Vojo iri sur la “silkan vojon de cifereco kaj pli frue realigi modernigon.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree