Kiel preni verdan vojon al monda modernigo?
Lucia Publikigita: 2023-10-22 17:36:44

"La 'Verda Silka Vojo' povas helpi nin eliri el la sakstrato en la pasinteco kaj ekiri novan vojon, kiu utilas al la homaro kaj al la tero." En la tria Forumo de Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro okazinta lastatempe, la parolado de ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Guterre vekis resonon ĉe la reprezentantoj ĉeestantaj al la kunveno.

Kiel ĉina prezidanto Xi Jinping diris en sia ĉefparolado en la malferma ceremonio de ĉi tiu forumo, "Ni lasu energiomankon ne plu esti botelkolo de disvolvado, la revojn de evolulandoj pri verda kaj malaltkarbona disvolvado esti ekbriligitaj, kaj tio estu oazo kaj lumturo de daŭripovo en la nova epoko. ".

Dum la pasintaj 10 jaroj Ĉinio establis internacian aliancon "Zono kaj Vojo" pri verda disvolviĝo kun pli ol 150 partneroj el pli ol 40 landoj, establis energiajn partnerecojn "Zon kaj Vojo" kun 32 landoj kaj promesis ne konstrui novajn projektojn de karba energio eksterlande.

Verda transformo unue alportas novan modelon de evoluo. Verda transformo ankaŭ alportas novan impeton por disvolviĝo. Kaj verda transformo estas favora por protekti la komunan hejmon de la homaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree