La gubernio Wugong estas la plej malgranda gubernio de Shaanxi-provinco kaj la frukto de ĉina aktinidio estas subtenilo de la gubernia ekonomio. Wugong ankaŭ estas “la unua gubernio de elektronika komerco de nordokcidenta Ĉinio”. 13,02% de la loĝantoj de la gubernio sin okupiĝas pri elektronika komerco.
Tie koncentriĝas pli ol 300 entreprenoj pri elektronika komerco, pli ol 40 ekspresaj entreprenoj kaj pli ol 1 200 privataj retaj butikoj. Antaŭ kelkaj jaroj Wugong komencis translandan elektronikan komercon kaj la produktoj estas venditaj al Irlando, Usono kaj aliaj pli ol 100 landoj.