ĈKG subskribas interkonsenton kun Organiza Komitato de Parizaj Olimpikoj 2024
Qiujieming Publikigita: 2023-10-24 16:45:28

Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) kaj la Organiza Komitato de Parizaj Olimpikoj 2024 lunde subskribis strategian kunlaboran interkonsenton.

Shen Haixiong, prezidanto de ĈKG kaj Tony Estanguet, prezidanto de la Organiza Komitato de Parizaj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2024, kune subskribis memorandon de kunlaboro nome de la du flankoj en Parizo, Francio. Ambaŭ flankoj konsentis profundigi kunlaboron en la diskonigo de la Parizaj Olimpikoj kaj la produktado de rilataj programoj.

Franca ministro pri kulturo Rima Abdul-Malak renkontiĝis kun Shen en Luvro en Parizo. Ŝi gratulis lin pri la kunlabora interkonsento kaj diris, ke ŝi atendas pli larĝan kunlaboron inter la franca Ministerio pri Kulturo kaj ĈKG en kampoj kiel televido kaj filmo, tradicia kulturo kaj ciferecaj artoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree