Provoko kontraŭ Ĉinio en Suda Ĉina Maro reflektas usonan komploton
Yu Publikigita: 2023-10-24 20:56:06

Lastatempe en la Suda Ĉina Maro, 2 filipinaj civilaj ŝipoj kaj 2 ŝipoj de la Filipina Marborda Gvardio eniris la akvojn najbarajn al la rifo Ren'ai de la ĉina insularo Nansha sen la permeso de la ĉina registaro, kaj koliziis kun ŝipo de la Ĉina Marborda Gvardio kaj normale laborantaj ĉinaj fiŝkaptaj ŝipoj en danĝera maniero. Sed la filipina flanko akuzis Ĉinion pri "intenca provoko". La usona Ŝtata Departemento tuj publikigis deklaron akuzante Ĉinion malgraŭ ĝiaj laŭleĝaj agadoj, kaj subtenante la provokan agon de Filipinoj per la usona-filipina traktato pri komuna defendo. Kiel vi opinias pri tio? La videaĵo publikigita de la Ĉina Marborda Gvardio montris, ke en la 22a de oktobro, filipinaj ŝipoj tute malatentis la seriozan kaj solenan averton de la ĉina flanko kaj proksimiĝis al ĉinaj ŝipoj, estigante koliziojn. La Ĉina Marborda Gvardio prenis necesajn rimedojn kontraŭ filipinaj ŝipoj laŭ la leĝo kaj faris profesiajn kaj sindetenajn surlokajn agadojn. Estas bildo kaj vero. Tio, kio estas nigra, ne povas esti blanka.

Koncerne la suverenecon de la rifo Ren'ai, jam delonge estas konsento de la internacia komunumo, ke ĝi estas parto de la ĉina insularo Nansha, teritorio de Ĉinio, kaj tio konformas al internacia leĝo, inkluzive de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. Antaŭ 24 jaroj, filipina militŝipo kontraŭleĝe "sidiĝis" sur la rifo Ren'ai, serioze atencante la teritorian suverenecon de Ĉinio. Por solvi la problemon, Ĉinio montris grandan sindetenon kaj paciencon, kaj konservis intensan komunikadon kun la filipina flanko per multaj niveloj kaj kanaloj, postulante, ke Filipinoj son detenu de transportado de konstruaj materialoj al la militŝipo "sidanta sur la strando" kaj forprenu la ŝipon kiel eble plej baldaŭ. Dum longa tempo en la pasinteco, Ĉinio kaj Filipinoj efike regis la situacion sur la rifo Ren'ai per komunikado kaj atingis komprenon pri ĉi tiu demando.

Tamen, ekde ĉi tiu jaro, Filipinoj faris kontinuajn agojn pri demando de la Suda Ĉina Maro, fojfoje invadante la akvojn proksimajn al la insulo Huangyan kaj la rifo Ren'ai de Ĉinio, kaj intence kaŭzante problemojn. Filipinoj ankaŭ intence disvastigis falsajn informojn por gajni "kompaton de la internacia komunumo kaj miskomprenigi la eksteran mondon, ke Ĉinio malmilde traktas malgrandan landon.

En februaro de ĉi tiu jaro, Filipinoj konsentis malfermi kvar pliajn militajn bazojn al la usona armeo. En aprilo, Usono kaj Filipinoj okazigis la plej grandiozan militekzercadon "Ŝultron ĉe Ŝultro" en la historio. En julio, Usono kaj Filipinoj kune propagandis la sepan datrevenon de la publikigo de la tiel nomata “decido de la arbitracio pri la Suda Ĉina Maro", kun la intenco provoki disputojn. Lastatempe Usono publike instigis kaj subtenis la filipinan flankon ripari kaj plifirmigi la militŝipon “sidanta” sur la rifo Ren'ai, kaj eĉ sendis militajn aviadilojn kaj ŝipojn al la maro por subteno. Estas evidente, ke Usono intencas fari Filipinojn "pioniro" por defio al la suvereneco kaj interesoj de Ĉinio pri la demando de la Suda Ĉina Maro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree