Xi: Ĉinio klopodos plu por helpi konstruadon de bela kaj prospera azia hejmlando
Yu Publikigita: 2023-10-24 16:40:53

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon al internacia simpozio pri la najbareca diplomatio de Ĉinio, okazigita marde en Pekino.

"Ĉinio sekvos plu la principon de amikeco, sincereco, reciproka profito kaj inkluziveco, kaj laboros kun aliaj landoj en la regiono por konstrui azian hejmlandon de paco, trankvilo, prospero, beleco kaj amika kunekzisto kaj kune verki novan ĉapitron en antaŭenigo de la konstruado de komunumo kun komuna estonteco por Azio kaj por la homaro, "diris Xi en la mesaĝo.

Xi atentigis, ke la baza politiko de la najbareca diplomatio de Ĉinio estas serĉi amikecon kaj partnerecon kun ĝiaj najbaroj, kaj konstrui amikan, sekuran kaj prosperan najbarejon, kaj emfazis la principon de amikeco, sincereco, reciproka profito kaj inkluziveco.

Li diris, ke en la pasinta jardeko, Ĉinio aktive praktikis la supre menciitan principon, kaj disvolvis amikajn kaj kunlaborajn rilatojn kun siaj najbaroj ĉiuflanke. La du flankoj kontinue plifortigis politikan reciprokan fidon kaj profundigis konverĝon de interesoj, tiel malfermante brilan vojon de bon-najbara amikeco kaj kungajna kunlaboro.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree