Xi renkontiĝis kun kalifornia ŝtatestro de Usono
Yu Publikigita: 2023-10-25 20:28:13

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede renkontiĝis kun Gavin Newsom, estro de la usona ŝtato Kalifornio, en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Usono, kiel la du plej grandaj ekonomioj de la mondo, okupas pli ol trionon de la tutmonda ekonomio kaj preskaŭ kvaronon de la monda loĝantaro, kaj la duflanka komerco konsistigas kvinonon de la tutmonda totalo, kaj ke la interesoj de ambaŭ flankoj estas strikte interligitaj.

Xi diris, ke la atingoj de ĉina-usonaj rilatoj estas akiritaj malfacile kaj devas esti ŝtataj pli alte. Li aldonis, ke la politiko de Ĉinio al Usono estas konsekvenca, kio estas reciproka respekto, paca kunekzisto kaj kungajna kunlaboro, kaj Ĉinio klopodos plu en ĉi tiu direkto kaj esperas, ke Usono laboros kun Ĉinio en la sama direkto.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree