Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede diris, ke Ĉinio volas labori kun Usono por kontribui unu al la alia por progreso kaj antaŭenpuŝi komunan prosperon.
En gratula mesaĝo sendita al la jara Festa Vespermanĝo de la Nacia Komitato pri Usona-Ĉinaj Rilatoj, Xi diris, ke laŭ la tri principoj de reciproka respekto, paca kunekzisto kaj kungajna kunlaboro, Ĉinio volas labori kun la usona flanko por antaŭenigi reciprokprofitan kunlaboron, konvene trakti malkonsentojn kaj fari komunajn klopodojn por renkonti tutmondajn defiojn, kontribui unu al la alia por progreso kaj serĉi komunan prosperon por doni avantaĝojn al ambaŭ landoj kaj al la tuta mondo.