Ĝemela urbo de Dunhuang estas hejmo de melonoj
Mirinda Publikigita: 2023-10-26 17:22:19

Ĉu vi povas imagi renkontiĝi kun giganta dormanta bebo kiam vi promenas sur la Gobio, aŭ viziti la blankan aĵure ĉizitan konstruaĵon de Tang-dinastio kiel fatamorganon?

Ĉi tie estas la gubernio Guazhou en la urbo Jiuquan de Gansu-provinco, sudokcidenta Ĉinio. 

La gubernio Guazhou situas en okcidenta parto de la Hexi-koridoro kaj estas ĝemela urbo najbara de la urbo Dunhuang sur la Silka Vojo. De antikveco ĝi estis trafika nodo de la oriento al la okcidento kaj grava komerca urbo sur antikva Silka Vojo. Nun en la gubernio vi povas renkonti mirindaĵon kombinantan la historion kaj la epokon. La statuo nomata “Tera Filo”, kiu longas je 15 metroj kaj altas je 4,3 metroj, estis kreita de profesoro Dong Shubing de Tsinghua-Universitato en 2016.

La blanka konstruaĵo nomata “Senlima”altas je 21 metroj, longas je 60 metroj kaj larĝas je 40 metroj ,kaj ĝi estas dezajnita laŭ la arkitektura modelo en la budha bildo en la kaverno n.25 de Dunhuang-Grotoj. Estis uzita en la konstruaĵo preskaŭ 6 300 specialaj skafaldoj kaj 30 mil kupliloj. La tradicio kaj moderno perfekte montriĝas en la “fatamorgano”. 

Nun la arta kreado sur la Gobio jam estas nova turisma nomkarto de Guazhou kaj grandiozaj statuoj rakontas la apartan ĉarmon de la gobia kulturo. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree