Ĉinio lanĉis homloĝatan spacoŝipon Shenzhou-17 por nova defia laboro en kosmostacio
Yu Publikigita: 2023-10-26 13:50:51

Ĉinio ĵaŭde lanĉis la spacoŝipon Shenzhou-17, kaj la tri astronaŭtoj en la ŝipo estos senditaj por resti en orbito dum ĉirkaŭ ses monatoj en misio de kosmostacio.

La kosmoŝipo, portata de la raketo Changzheng-2F, ĵetiĝis de la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en nordokcidenta Ĉinio, laŭ la Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo.

La skipo de Shenzhou-17, Tang Hongbo, Tang Shengjie kaj Jiang Xinlin, estas la plej juna teamo ekde la konstruado de la ĉina kosmostacio.

Tang Hongbo, naskiĝinta en 1975, estas la komandanto de la misio kaj veterana astronaŭto iam sendita al orbito por la misio Shenzhen-12 en junio 2021. Tang Shengjie, naskiĝinta en 1989, estas nova vizaĝo kaj ankaŭ la plej juna astronaŭto sendita al la ĉina kosmostacio. Ankaŭ Jiang Xinlin, naskiĝinta en 1988, estas novulo al la kosmo.

Lin Xiqiang, vicdirektoro de la Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo, anoncis merkrede en gazetara konferenco, ke ili plenumos diversajn enorbitajn kosmosciencajn kaj aplikajn util-ŝarĝajn provojn kaj eksperimentojn. Lin aldonis, ke ili efektivigos eksterveturilajn agadojn, instalos eksterveturilajn utilajn ŝarĝojn kaj faros bontenadon de la kosmostacio kaj aliajn taskojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree