Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis gratulan mesaĝon al Daniel Noboa pro lia elektiĝo kiel prezidento de la Ekvadora Respubliko.
Xi diris en sia mesaĝo, ke Ekvadoro estas grava lando en Latin –Ameriko, kaj ke depost la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 43 jaroj, la du landoj vidis striktajn altnivelajn interŝanĝojn, profundigitan politikan reciprokan fidon, rezultojn de fruktodona kunlaboro en diversaj kampoj kaj profundan tradician amikecon.
Xi diris, ke li donas grandan gravecon al la disvolviĝo de la ĉina-ekvadoraj rilatoj, kaj volas labori kun elektita prezidento Noboa por kontinue riĉigi la ĉina-ekvadoran ampleksan strategian partnerecon kaj pli bone profitigi la du popolojn.