Ĉu finiĝis farso de elekto de estro de usona Ĉambro de Reprezentantoj?
Yu Publikigita: 2023-10-27 17:51:13

Merkrede tri-semajna politika farso en la usona stilo fine ricevis rezulton. Respublikano Mike Johnson estis elektita kiel la nova prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj per 220 favoraj voĉoj.

La farso de elekto de prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj ankoraŭ ne finiĝis, sed ŝajnas, ke ĝi ĵus komenciĝis. La unua defio: Ĉu Johnson povus unuiĝi kun la respublikanoj? Laŭ usonaj amaskomunikiloj, Mike Johnson publike dubis pri la rezultoj de la ĝenerala elekto de 2020 kaj instigis al Donald Trump plu batali. La plej granda tasko de la nova prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj kun ekstreme konservativaj vidpunktoj estas konvinki malsamajn frakciojn kun ekstreme grandaj fendoj al kunlaboro kaj mildigi internajn malkonsentojn kaj splitiĝon. Alie la respublikanoj probable alfrontos maltrankviligan estontecon.

Ĉu Johnson povas ankaŭ atingi kompromisojn kun demokratoj por eviti la "malfunkcion" de la registaro? La antaŭe adoptita leĝo pri provizora monprovizo validas nur ĝis la 17a de novembro. Konsidere pri la nuna intensa partia batalo, Johnson eble povas nur klopodi por konservi la interesojn de la respublikanoj. Oni ankoraŭ ne scias, ĉu la registaro povus eviti "malfunkcion".

Krome, la nova prezidanto de la Ĉambro de Reprezentoj malakceptas helpon al Ukrainio, sed subtenas helpon al Israelo. Batalo inter li kaj usona prezidento Joe Biden estas malfacile evitebla.

Kiel regantoj de la sola superpotenco en la mondo, usonaj politikistoj devas havi la kompetentecon solvi la problemojn de la ŝtato. Nun la plej granda kapablo de iuj politikistoj estas krei problemojn. Ĉi tio ne nur estas malbona modelo por la usona junularo, sed ankaŭ paralizas la agadkapablon de la tuta ŝtato. Aliancanoj, kiuj blinde kredas la promesojn de Usono kaj "konsideras Usonon kiel subtenanton" nun devas esti klarkapaj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree