Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), vendrede prezidis kunvenon de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ.
La kunveno ekzamenis gvidlinion pri politikoj kaj rimedoj por plua antaŭenigo de nova progreso en la plena revigligo de nordorienta Ĉinio en la nova epoko.