Li Keqiang forpasis
Yu Publikigita: 2023-10-27 09:38:32

Li Keqiang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la 17a, 18a kaj 19a centraj komitatoj de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj eksa ĉefministro de la Ŝtata Konsilio, forpasis vendrede en Ŝanhajo. Li estis 68-jara.

Li mortis pro subita koratako je 00:10 vendrede post kiam malsukcesis ĉiaj savaj klopodoj, laŭ oficiala nekrologo publikigita vendrede.

Li estis laŭdata kiel bonega membro de la KPĈ, epok-provita kaj lojala komunista soldato kaj elstara proleta revoluciisto, ŝtatisto kaj gvidanto de la partio kaj la ŝtato.

La nekrologo estis komune publikigita de la Centra Komitato de la KPĈ, la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, la Ŝtata Konsilio kaj la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree