Diplomatio de ŝtatestroj aldonis viglecon al ĉina-usona loka kunlaboro
Shanshan Publikigita: 2023-10-29 17:34:56

La 25-an de oktobro, ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulleteron al la Jara Premi-dona Bankedo de Tutlanda Komitato pri de Uson-Ĉinaj Rilatoj, kaj renkontiĝis kun Gavin Newsom, estro de la usona ŝtato Kalifornio, en la Granda Popola Halo en Pekino. Xi kaj en la letero kaj en la renkonto emfazis la tri principojn de Ĉinio pri Usono: reciproka respekto, paca kunekzistado, komungajna kunlaboro, kaj tio montris la klaran direkton por ĝusta kunekzistado de la du landoj.

Kiel la unua usona ŝtatestro, kiu vizitis Ĉinion en la pasintaj kvar jaroj, Newsom konsentis kun prezidanto Xi Jinping pri la principoj, kiujn oni devas sekvi en disvolvado de la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio, kaj volis antaŭenigi kaj plifortigi interŝanĝojn de Kalifornio kun Ĉinio laŭ la sama spirito.

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree