Manĝi melonojn en Guazhou
Mirinda Publikigita: 2023-10-29 10:03:08

“Gua” en la ĉina lingvo signifas “melonon”. La gubernio Guazhou akiris la nomon ĝuste pro abundo de melonoj. Guazhou estas titolita kiel “Hejmo de Melonoj de Ĉinio”. En tiu loko la sunlumo daŭras longe kaj grande varias temperaturo inter nokto kaj tago kaj estas riĉaj la akvaj kaj grundaj resursoj. Ĝis nun la planta areo de melonoj en la gubernio estas 6 400 hekteroj.   

En Guazhou, kamparanoj povas facile kultivi la kampon sen foriro el hejmo. La altscienteknika kaj delikata plantado donas al ili riĉan rikolton. Tieaj melonoj estas vendataj al Japanio, Sud-Koreio, Eŭropo kaj Ameriko kaj Sudorienta Azio. En 2022 85% de la melonoj produktitaj en Guazhou estis venditaj laŭ mendiloj, la totala produkta kvanto estas 151,5 mil tunoj kun la valoro de 359 milionoj da juanoj. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree