“Vizaĝe al San-Francisko”: klaraj signaloj el altnivela renkontiĝo inter Ĉinio kaj Usono
CMG Publikigita: 2023-10-30 19:28:36

“Tio alportas esperon por plibonigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono,” tiel taksis The Associated Press la viziton al Usono fare de Wang Yi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ministro pri eksterlandaj aferoj. De la 26a ĝis la 28a de oktobro, invitite de Usono, Wang Yi faris viziton al Usono. Dume la usona prezidento Biden renkontiĝis kun li. Krome, Wang Yi dufoje konversaciis kun la usona ŝtatsekretario Blinken kaj interparolis kun Sullivan, asistanto de usona prezidento pri ŝtataj sekurecaj aferoj. Tio estas la unua vizito de ĉina altrangulo al Usono de ĉi-jara junio.

“La du flankoj konsentis, ke ili kune laboru por atingi la celojn faritajn de la du ŝtatestroj en San-Francisko” vekis vastan atenton ĉe diversaj rondoj. Analizistoj sugestis, ke tio sendube estas klara signalo, kaj per tio oni povas preni diskretan kaj optimisman sintenon pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono en la venonta tempodaŭro.

En tiu ĉi vizito Ĉinio havis klaran sintenon kaj por pli bone disvolvi la ĉina-usonajn rilatojn proponis “kvin devojn”: ili ambaŭ devas observi la komunajn ideojn de la du ŝtatestroj; devas stabiligi la ĉina-usonajn rilatojn; devas faciligi interkomunikadon; devas kontroli kontraŭstaron kaj malkonkordon; devas antaŭenigi kungajnon kaj kunlaboron. Intertempe, Ĉinio plue difinis kaj fiksis tri taskojn, tio estas “objektive rekoni la strategian intencon de la alia partio, ĝuste trakti konkurencajn faktorojn el la interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Usono, kaj malkonfuzi la nocion pri ŝtata sekureco.

Al tio Usono faris relative pozitivan esprimon, emfazante ke Usono esperas stabilecon kaj daŭrigeblecon de la dulandaj rilatoj.

La rilateco inter Ĉinio kaj Usono, kiel unu el la plej gravaj duflankaj rilatoj en la mondo, koncernas la estontecon kaj sorton de la homaro. Plej grave estas efektivigi la principon proponitan de ĉina prezidanto Xi Jinping, tio estas reciproke respekti, pace kunekzisti kaj kune gajni en kunlaboro.

En tiu ĉi vizito Ĉinio emfazis, ke la plej granda minaco, al kiu frontas la paco kaj stabileco de la Tajvana Markolo, estas “sendependiĝo”, kaj la plej granda defio, al kiu frontas la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, ankaŭ estas “sendependiĝo”. Kontraŭ tio oni devas firme oponi kaj en agoj kaj en politikoj. Tio estas ruĝa linio kaj kerno el kernoj por Ĉinio.

La rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas gravaj por la tuta mondo. Tiu ĉi vizito eligis pozitivan signalon, kaj per tio oni povas preni diskretan kaj optimisman sintenon pri la dulandaj rilatoj. La du partioj, surbaze de la altnivela renkontiĝo en la insulo Bali kaj fronte al San-Francisko, kiel eble plej rapide revenu al sana kaj stabila disvolvado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree