Celebrado en la du kampusoj de Zaozhuang-Universitato
Alessandra Madella Publikigita: 2023-10-30 09:26:14


La Studenta Esperanto-Klubo en Printempo 2023

Zaozhuang-Universitato en Shandong-provinco de Ĉinio famas pro sia kvar-jara Esperanto-fako kaj sia Esperanto-Muzeo, la plej granda en Azio, kiu en Novembro 2023 festos sian dekjariĝon. Markas tiun gravan atingon du monatoj plenplenaj je ĉiusemajnaj eventoj kaj pluraj eldonaj agadoj. Malfermis ilin komence de Oktobro reta prelego de Sun Mingxiao (Semio) pri la fondo kaj perspektivoj de la Muzeo, kies ĉefa motoro li estas. Sekvis kleraj kontribuoj de Bak Giwan pri la unua Esperanto-revuo kaj Hu Guopeng (Ardo) pri la historio de Esperanto-literaturo. Sun Soude jam raportis pri la baldaǔ dekjariĝanta Esperanto-Arbaro de Zaozhuang, studentinoj de Poznano pri sia sperto tie kaj bibliotekistino Zhang Yifan pri la ĉinaj konservaĵoj de la Muzeo, dum Sun Mingxiao baldaǔ denove parolos pri ĝia riĉa kolekto de Esperanto-poŝtmarkoj. Mi mem en Novembro havos la ŝancon paroli per la platformo de Tencent pri mia libro pri lernofaciliga Esperanto, kiu estas nun tradukata al pluraj lingvoj.

1) S-ro Semio ĉiĉeronas en la Esperanto-Muzeo

Sed la vasteco de tiu serio da eventoj ne povas esti tute komprenata sen konsideri, ke ili devas same rigardi la du kampusojn, inter kiuj estas nun egale dividita Zaozhuang-Universitato. En ambaǔ ili devas trovi sian publikon kaj pretigi fertilan grundon por denove semi aǔ plikreskigi la konon pri Esperanto. Do, krom la retaj prelegoj celantaj precipe enlandajn kaj eksterlandajn Esperanto-publikojn. aliaj estas planitaj hibride kaj ĉeeste en la nova kampuso de la universitato por alparoli rekte la studentojn de aliaj fakoj kaj diskonigi al ili la avantaĝojn de la internacia lingvo. Tia, ekzemple, estis mia hibrida prezentado en la angla por 150 unuajaraj studentoj de la Fremdlingva Departemento pri miaj filmoj en Esperanto: la animacio “La aventuroj de Saĝa Steleto”, la filmeto “La Lumo de la Estonto” kaj parto de la “Homa Ĉeno”, realigita kun Maximiliano Garcia. Eĉ tiuj studentoj, kiuj pro la troa distanco inter la kampusoj neniam havis la ŝancon persone viziti la Esperanto-Muzeon, kiu ankoraǔ troviĝas en la malnova, povis tiel mem konstati kiel la internacia lingvo estas tuj kreeme uzebla por praktike fari ion interesan.

Sed la centro de la celebrado estos kompreneble la malnova kampuso mem kun sia Esperanto-Muzeo. En Novembro elstaraj gastoj, inter kiuj eble eĉ la prezidanto de Universala Esperanto Asocio Duncan Charters, persone vizitos la Muzeon por la plej grava parto de la ceremonioj. La evento estas tre grava por montri kiel Esperanto konstituas gravan parton de la identeco de Zaozhuang-Universitato kaj ĝi certe vidos la partoprenon de lokaj kaj provincaj aǔtoritatoj. Unu el la dezirataj celoj estus akiri rekonon kiel provinc-nivela muzeo. Tiu statuso ebligus, fakte, dungi ne nur 3 studentojn diplomiĝintajn de la Esperanto-fako kaj magistriĝintajn pri Esperantologio en Poznano, sed almenaǔ 15 por zorgi pri ĝia plena organizado kaj daǔra kreskado. Ne necesas diri, ke tia evoluo perspektive firmigus la rolon de Zaozhuang ne nur kiel unu el la plej grandaj Esperanto-muzeoj de la mondo, sed ankaǔ kiel unu el la plej gravaj bakiloj de junaj esperantistoj en Azio.

2) Printempo en la malnova kampuso

3) Unikorno donanta trezoron

 Monstro inter aǔtunaj floroj

Tia du-kampusa situacio certe bezonas grandan strebon por plej bone organizi la dekjariĝan celebradon. Sed ni devas memori, ke ĝi estas tute ne rara en Ĉinio. Kiel multe da aliaj publikaj kaj privataj institutoj, ankaǔ Zaozhuang-Universitato ricevis favorajn kondiĉojn de la loka registaro por forlasi parton de sia historia kampuso kaj translokiĝi al malpli centra loko, tiel liberigante valoran terenon por novaj konstruaj projektoj. Laǔ la plano, fine restos en la distrikto Shizhong (“Urbocentro”) preskaǔ nur la sciencaj fakoj kun malfacile moveblaj laboratorioj. Ili markos per sia daǔra ĉeesto la historian sidejon de institucio grava por la tuta urbo. En aliaj kazoj, plej ofte tia translokiĝo portas al malproksima antaǔurbo, kamparo aǔ montaro, kie trafikaj kunligoj ne ankoraǔ komplete disvolviĝis kaj la tereno kostas multe malpli. En la kazo de Zaozhuang-Universitato, tamen, la nova kampuso troviĝas tuj apud la stacidomo de la superrapida fervojo, kiu rekte kunligas la urbon al Pekino kaj Ŝanghajo. Do, temas pri strategia pozicio, multe pli konvena kaj tempoŝpara por foraj vizitantoj kaj esploristoj.

4) La granda biblioteko en la nova kampuso en Septembro 2023

La translokiĝintaj studentoj certe nostalgios pri la bela ĝardena etoso de la malnova kampuso, kun siaj frukto-arboj kaj floroj dum ĉiu sezono, labirintaj vojetoj aǔ kalkoŝtonoj nature skulptitaj dum jarcentoj en la formoj de monstroj aǔ ludantaj unikornoj. Sed ili certe ĝuos la pli bone ekipitajn konstruaĵojn kaj la pli teknologian lernomedion de la nova kampuso. Kiam post eble du jaroj ankaǔ la Esperanto-Muzeo fine translokiĝos en la nun rapide konstruiĝantan grandan bibliotekon, ni povas certe antaǔvidi rapidan kreskon de ĝia internacia famo kaj enhavoj, sed ankaǔ revigligon de la intereso de la studentoj por la historio kaj la valoroj, kiujn ĝi reprezentas. Tio espereble portos novan vivon al la Studenta Esperanto-Klubo, kiu formiĝis en la malnova kampuso fare de volontuloj de la Esperanto-Muzeo kaj ĉiam multe aktivis dum la tagoj de studentaj-asocioj.

La dekjariĝa celebrado de la Esperanto-Muzeo reprezentas, do, grandan ŝancon vaste varbadi pri Esperanto al la nunaj gestudentoj en ambaǔ kampusoj de Zaozhuang-Universitato. Ni povas certi, ke tiuj semoj portos bonan rikolton en la venontaj jaroj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree