Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, lunde postulis klopode organizi kaj instigi virinojn kontribui sian forton al ĉina modernigo.
Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, emfazis sekvi socialisman vojon kun ĉinaj trajtoj por virina disvolviĝo.
Xi faris la rimarkojn dum interparolo kun la nova gvidantaro de la Tutlanda Virina Federacio.