En Tian’anmen kaj aliaj lokoj okazos duonhiso por honori la kamaradon Li Keqiang
CMG Publikigita: 2023-10-31 21:33:17

La 2an de novembro, en Pekino, estos kremaciita la kadavro de la kamarado Li Keqiang, elstara membro de la Komunista Partio de Ĉinio, elprovita, distingita probatalanto de la komunisma afero, ekzempla revoluciulo kaj politikisto, transcenda gvidanto de la Partio kaj la ŝtato, ano de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la 17a, 18a kaj 19a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj eksa ĉefministro.

La 27an de oktobro la kadavro de la kamarado Li Keqiang estis sendita de Ŝanhajo al Pekino per speciala aviadilo.

Por honori la kamaradon Li Keqiang, la 2an de novembro duonhisiĝos la nacia flago en signo de funebro en Tian’anmen, Xinhuamen, la Popola Granda Halo, la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, la sidejo de la partia komitato kaj la registaro el ĉiuj provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj, Honkonga Speciala Administracia Regiono, Makaa Speciala Administracia Regiono, ĉiuj landlimaj havenoj, ĉiuj maraj kaj aeraj havenoj al la ekstero, kaj ĉiuj ambasadorejoj de Ĉinio eksterlande.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree