La 29an de oktobro ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping sendis kondolencon al meksika prezidento Andres Manuel Lopez Obrador pro la subita uragano, kiu kaŭzis multe da mortoj kaj vundoj en Meksiko.
Xi diris, ke li estas ŝokita eksciinte, ke uraganaj katastrofoj okazis en la ŝtato Guerrero kaj aliaj lokoj de Meksiko, kaŭzante gravajn perdojn de homoj kaj proprietoj. Nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, Xi esprimis sian funebron al la viktimoj kaj sinceran kondolencon al la familioj de la viktimoj kaj al la homoj en la katastrofejo. Li kredas, ke la homoj en la katastrofejo de Meksiko povos venki la malfacilojn kaj rekonstrui siajn hejmojn.