La 30an de oktobro ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping sendis kondolencon al kazaĥa prezidento Kassym-Jomart Tokayev pro la ŝakta eksplodo okazinta en Karaganda Ŝtato de Kazaĥio.
Xi diris, ke li estas ŝokita eksciinte, ke okazis la ŝakta eksplodo en Karaganda Ŝtato de Kazaĥio, kaŭzante gravajn perdojn de homoj kaj proprietoj. Nome de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, Xi esprimis sian profundan funebron al la viktimoj kaj transdonis sian sinceran kondolencon al iliaj familioj.