Xi Jinping respondas al kuba sciencisto Pedro Antonio Valdes Sosa
Pluveta Publikigita: 2023-10-31 21:31:04

Lastatempe, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping respondis al letero de la fama kuba sciencisto Pedro Antonio Valdes Sosa.

Xi montris, ke Pedro delonge laboris por plifortigi la specialajn amikecajn rilatojn inter Kubo kaj Ĉinio, aktive antaŭenigis ĉina-eksterlandan kunlaboron en scienca esplorado kaj atingis multajn sukcesojn. Xi gratulas Pedron kaj la teamon, kiun li gvidas.

Xi Jinping emfazis, ke internacia scienc-teknologia kunlaboro estas ĝenerala tendenco. Landoj devas kune antaŭenigi la aferon pri paco kaj disvolviĝo de la homaro per scienca kaj teknologia novigo. Ĉi-jare estas la deka datreveno de la iniciato “Zono kaj Vojo”. La fundamenta deirpunkto kaj celo de ĉi tiu iniciato estas esplori novajn manierojn evolui kune kun proksimaj kaj malproksimaj najbaroj kaj malfermi "vojon al feliĉo", kiu profitigas ĉiujn landojn kaj la mondon. Dum la pasintaj dek jaroj, Ĉinio kaj kunkonstruantaj landoj akcelis scienc-teknologiajn interŝanĝojn, senĉese optimumigis la novigan medion, kolektis novigajn rimedojn kaj akcelis scienc-teknologian novigan kunlaboron, el kiu estiĝis rimarkindaj rezultoj.

Xi montris, ke la tradicia amikeco kune kreita de la pli malnovaj generacioj de gvidantoj de Ĉinio kaj Kubo vigle kreskis kaj daŭre donas fruktodonajn rezultojn. Ekde la pasinta jaro, la du flankoj atingis gravan konsenton pri laboro kune konstrui komunumon kun komuna estonteco inter Ĉinio kaj Kubo. Li elkore esperas, ke en la nova epoko la ĉina-kuba kunlaboro en diversaj kampoj, inkluzive de scienco kaj tekniko, daŭre profundiĝos kaj pli bone profitigos la du popolojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree