De transita staco al unika liberkomerca haveno, Hainan-a Liberkomerca Haveno
Mirinda Publikigita: 2023-10-31 16:01:35

En la pasinta epizodo, ni parolis pri establo de 21 liberkomercaj ekzemplaj zonoj kaj hodiaŭ ni parolos pri la unika liberkomerca haveno, Hainan-a Liberkomerca Haveno.

Retrorigardante la historion de mara silka vojo, Hainan ĉiam estas grava subtenilo kaj iam ludis la rolojn de rifuĝejo, transita stacio kaj kompletiga stacio. Nun tiu insulo rapide konstruas la liberkomercan havenon kun ĉinaj trajtoj, konforme al la plej altnivela malfermeco de la mondo.

Kio estas liberkomerca haveno? Ni kune retrorigardu la historion!

En la 13a de aprilo, 2018, la ĉina registaro decidis subteni Hainan konstrui liberkomercan ekzemplan zonon en la tuta insulo. Post pasintaj kvin jaroj, Hainan donis sian laborraporton.

La regiona produktvaloro jare averaĝe kreskis je 5,3%, ĝenerala publika buĝeta enspezo de la regiono jare kreskis je 4,3%, sumo de detalado de sociaj konsumaj produktoj jare kreskis je 5,6%, disponebla enspezo de urbaj kaj vilaĝaj loĝantoj jare kreskis respektive je 5,4% kaj 8,2%, vara komerco kaj serva komerco jare kreskis respektive je 23,4% kaj 17,7%, reala utiligo de ekstera kapitalo duobliĝis en sinsekvaj tri jaroj inter 2018 kaj 2020 kaj la sumo superis la sumon de antaŭaj 30 jaroj.

En la antikveco surmara trafiko estis la ĉefa vojo de Hainan por koni la eksteran mondon. Nun situante ĉe la centro de la ekonomia mapo de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, Hainan kontruis la navigan pordan pivoton fronte al Pacifiko kaj Hindia Oceanio kaj la “aera silka vojo” estas pli kaj pli vasta.

Antaŭ 10 jaroj la Meilan-a Internacia Flughaveno havis nur 15 internaciajn kaj regionajn flugliniojn, tamen rapide multiĝis al 48 en 2019. Sekve de favoraj politikoj de senvisa enlandiĝo kun 59 landoj kaj konstruado de la liberkomerca haveno, la fluglinioj de la flughaveno jam kovris ĉiujn 10 membrolandojn de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj. Ĝis jarfino de 2022 la totalo de fluglinioj de Ĉinio kun landoj kune kontruantaj Zonon kaj Vojon okupas pli ol 60% de la sumo internaciaj fluglinioj de Ĉinio.

Nun se mi pentros cirklon kun Hainan kiel centron kaj flugos 8 horojn, mi povas atingi 59 landojn kaj regionoj, eble renkontiĝos kun vi. Ĉar tiuj landoj kaj regionoj kovras 67% de la tutmonda loĝantaro kaj 41% de la malneta enlanda produkto. La Hainan-a Liberkomerca Haveno denaske havas apartan superecon de provzono de reformo kaj malfermo kaj poste ĝi certe havos grandan latenton kun plia supereco. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree