Kiel iri al “komuna sekureco”? Tiuj konsideroj prezentitaj de la Xiangshan-forumo
CMG Publikigita: 2023-11-01 15:51:55

“Ni devas klini atentan orelon al voĉoj el diversaj partioj kaj porti la koncepton pri kungajno, kaj tio ja estas la opinio de la Pekina Xiangshan-Forumo!” La takso, kiun faris Said Intizar Khadim, la direktoro de la Esplora Centro pri Afgana Disvolvo kaj Paco, spegulas la aspirojn de multe da partoprenantoj. La 31an de oktobro la 10a Pekina Xiangshan-Forumo fermiĝis en Pekino. Dum la forumo pli ol 1 800 reprezentantoj el pli ol 100 landoj, regionoj kaj internaciaj organizaĵoj faris dialogon kaj interŝanĝon ĉirkaŭ la ĉefa temo “Komuna Sekureco Kaj Konstanta Paco”. La nombro kaj rango de partoprenantoj ambaŭ atingis historie novan altecon.

Tiu ĉi forumo unuafoje okazis ĉeeste post kvar jaroj. Nuntempe la ukraina krizo kaj la konflikto inter Palestino kaj Israelo altiras rigardojn, tamen la entuziasmo de la forumo kondukis la ĉeestantojn al la deziro kune diskuti pri sekureca problemo kaj intensigi komunikadon per dialogo. Fakuloj, kiuj partoprenis en la forumo, sinsekve alvokis pacon kaj sekurecon, persistante en “pli da diplomatiaj agoj, pli da intertraktadoj kaj pli da interŝanĝoj”.

Jen la Iniciato pri Tutmonda Sekureco, proponita de Ĉinio, jam fariĝis grava solvo por direktado de tergloba sekureco kaj akiris pozitivajn reagojn de pli ol 100 landoj kaj internaciaj organizaĵoj. Kiel grava mekanismo por efektivigi la Iniciaton pri Tutmonda Sekureco, la Pekina Xiangshan-Forumo kun la temo “komuna sekureco kaj konstanta paco” reprezentas la kernan ideon de la iniciato kaj liveras al ĉiuj partioj eblecon serĉi politikon pri sekureco kaj akceli sekurecan kunlaboron.

Kiel iri al “komuna sekureco”? Per diskutado en la forumo oni havis pli klaran pensadon. Sendube, superpotencoj portas apartan devon protekti internacian pacon kaj sekurecon. Ĝuste kiel diris proparolanto de ĉina Nacidefenda Ministerio, ke la Pekina Xiangshan-Forumo estas bona platformo, kie oni povas interkomuniki sin kaj interŝanĝi opiniojn. Esperiĝas, ke Usono kaj Ĉinio iros unu al la alia kaj kreos favorajn cirkonstancojn por ke la rilatoj inter la dulandaj armeoj disvolviĝu sane kaj stabile.

Oni havas tian impreson pri la Xiangshan-Forumo: “trankvila intertraktado”. Estas tre grave, ke oni solvu malkonkordon kaj disputon inter landoj per dialogo kaj interkonsiliĝo. En tiu ĉi forumo reprezentantoj el la konfliktantoj, ekzemple el Israelo kaj arabaj landoj, el Rusio kaj Ukrainio, ĉiuj estis invititaj al dialogo kaj diskuto. Analizisto sugestis, ke kvankam en unu kunveno estas malfacile solvi malsimplajn sekurecajn problemojn, tamen ekzistas espero serĉi rimedon solvi disputon, se ĉiu partio sidiĝas por komenci intertraktadon.

Ĉi-jare, kiam okazis la 10a Pekina Xiangshan-Forumo, ĝuste estas la 10a datreveno de tio, ke Ĉinio proponis la ideon formi la komunumon kun komuna estonteco por la homaro. Sur la fono de la internacia situacio kompleksa kaj severa oni des pli perceptas, ke sekureco estas antaŭkondiĉo de disvolvo, la homaro estas sekureca komunumo nedisigebla. La alvoko de la forumo indas je pensado por la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree