Centra financa laborkunveno okazis en Pekino de lundo ĝis mardo, en kiu Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), faris gravan paroladon.
Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, analizis la situacion alfronte al la altkvalita disvolviĝo de la financa sektoro kaj aranĝis koncernan laboron por la nuna kaj estonta periodoj.
Li Qiang, Zhao Leji, Wang Huning, Cai Qi, Ding Xuexiang kaj Li Xi, ĉiuj membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ, ĉeestis la kunvenon, kaj Li Qiang faris specifajn aranĝojn por la financa laboro.