La 1an de novembro ĉina Komerca Ministerio publikigis donitaĵojn, montrante, ke en la antaŭaj 9 monatoj la servokomerca valoro de Ĉinio kalkuliĝis al 4 818 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 672 miliardoj da usonaj dolaroj), pliiĝante je 7,7% ol la sama periodo de la lasta jaro.
Dume, turismaj servoj daŭre refortiĝis, kaj la valoro de turismaj servoj atingis 1 054 miliardojn da juanoj, nome kreske je 69 procentoj.